Privata internacia juro
El Vikipedio
Ĉefpaĝo > Juro > Internacia Juro
La privata internacia juro estas la juro, kiun oni aplikas en tiuj okazoj, se la rilatoj fariĝas rilate eksterlandanon aŭ koncerne bienojn lokitajn eksterlande.
Tiuokaze la aplikebla leĝaro devas esti difinita.
- Ekzemple: Francino edziniĝas al meksikano en Usono; ili vivas en Britio kaj volas ekzedziĝi. Kiun leĝaron oni apliku por plenumi ilian eksedziĝon?...
Komercaj rilatoj estas pli kaj pli internaciaj. Por eviti la tiklajn problemojn pro la privata internacia juro, tiuj kontraktoj ofte antaŭvidas en klaŭzo la aplikotan leĝaron.
Tradicie kontrastas la privata internacia juro kun la publika internacia juro.