Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Pitono - Vikipedio

Pitono

El Vikipedio

Zoologio - Vertebruloj - Reptilioj

Pitono (Python) estas granda azia senvenena sufokserpento, ofte uzata kiel ratokaptanto en ĉinaj domoj kaj ŝipoj.

Similaj serpentoj estas boao kaj anakondo.

La burma aŭ tigra pitono:

La pitono (Python molurus) el la ordo de skvamuloj kaj familio de pitonedoj videblas en Fuĝjan, Gŭangdong, Gŭangŝji, Gujĝoŭ kaj Junnan de Ĉinio, kaj ankaŭ en la Hindoĉina Duoninsulo. Ĝi estas primitiva serpento. Ĝi havas sur si skvametojn kaj grandajn makulojn. Ĝi estas longa je 5'6 metroj ĝenerale, iuj el la pitonoj longas eĉ pli ol 7 metrojn, ĉiu kun paro da tre malgrandaj konusaj malantaŭaj membroj ambaŭflanke de la anuso. La pitono de Ĉinio estas unu el la tri plej grandaj serpentoj en la mondo. Ĝi vivas en tropikaj kaj subtropikaj arbaroj. Cirkulas multaj onidiroj pri ĝia feroceco kaj grandeco. Efektive, ĝi malofte damaĝas homojn. Ĝi kun malbona vidkapablo estas kaj surda kaj muta, nur iom siblas. Laŭdire, pitono aŭ serpento fiksas sian rigardon sur ĉasaĵo por ĝin hipnotigi antaŭ ol ĝin kapti. Sed fakte ne. Ĝi fiksas la rigardon sur ĉasaĵo, ĉar ĝi ne povas bone distingi, kiu estas senmova ĉasaĵo kaj kiu estas senviva objekto. Tuj kiam la ĉasaĵo ekmovas sin, ĝi povas ĝin trovi kaj rapide kapti. Ĝi serĉas kaj kaptas ĉasaĵon ĉefe per siaj termogena kaj vomernaza organoj. Ĝi povas engluti beston multe pli grandan ol ĝi mem, ĉar ĝiaj vizaĝostoj estas ne firme kunligitaj. Unufoje ĝi povas engluti grandan kvanton da nutraĵoj, sed la totala kvanto de ĝiaj manĝaĵoj en unu jaro estas nur iom pli granda ol ĝia korpopezo. Satiĝinte, ĝi povas nenion manĝi dum pluraj semajnoj kaj eĉ pluraj monatoj. Estis iu pitono, kiu nenion manĝis dum 149 tagoj, sed perdis nur dekonon de sia korpopezo. Ĝi kreskas tre rapide en la komenca tempo post sia naskiĝo, sed malrapide, kiam ĝi atingas la longecon de 2-3 metroj. En la Pitsburga Zoologia Ĝardeno de Usono pitono 8 metrojn longa kreskas nur 25 cm. dum unu jaro. La virpitono kreskas maipli rapide ol la ina. Plej grandaj pitonoj kutime estas inaj. La pitonino demetas ovojn blankajn en junio, kies nombro povas atingi centon. Duni kovado ĝia korpa temperaturo estas je 3-4 gradoj pli alta ol kutime kaj ĝi nek manĝas nek trinkas.


Komputiko: vidu Python (programlingvo)



Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je BetuloKvokao por ekzemploj.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com