Pingo
El Vikipedio
Pingo (el la portugala lingvo pinga, t.e, gutinto el la destililo) , eble pli bone nomita kaŝaso (el la portugala lingvo cachaça, t. e, malbona vino), estas brazila sukerkana brando. En la portugala lingvo ĝi havas pli ol 200 nomojn, kaj estas la afero kiu havas plion da nomoj en tiu lingvo. Malsimilas al rumo ĉar ĉi tiu lasta estas farata el sukero, kaj pingo devenas el kruda sukerkano. Estas multaj tipoj da pingo, sed kelkaj, kiel "kapa" pingo ne estas plu normale trinkata hodiaŭe. Restilo estis tipo da pingo kiu ekzistis dum deknaŭa jarcento, kaj hodiaŭ jam ne ekzistas plu.
La produkto entenas 40%/50% da alkoholo.
Pingo estas tre malmultekosta en Brazilo, ĉirkaŭ 1 euro po litro, kvankam 60% de ĝia prezo estas impostoj. Tio kaŭzas gravan socian problemon, ĉar eĉ malriĉaj homoj povas aĉeti pingon por ebriiĝi.