Piga ansero
El Vikipedio
La piga ansero, Anseranas semipalmata estas la ununura specio de sia familio Anseranasedoj, do ankaŭ de la genro, nekutima birdo inter la 150 specoj de la ordo Anseroformaj. La aliaj du familioj en tiu ordo estas la Kriuloj kaj la Anasedoj (anasoj, anseroj kaj cignoj), kvankam piga ansero okulŝajne similas al anseroj, vere rilatas plie al kriuloj. Ĝi ŝuldas sian nomon kompreneble al koloroj nigra kaj blanka, respektive en kapo, kolo kaj flugiloj nigre kaj korpo blanke.
Ĝi vivas en norda Aŭstralio kaj suda Novgvineo en humidaj ebenaĵoj kaj marĉoj. Ĝi ne migras regule, nur iome moviĝas dum sekaj sezonoj. Ili faras surgrunde nestojn, kie la ino demetas el 5 ĝis 14 ovojn. Foje unu virbirdo kuniĝas kun du inoj. Inoj estas iome pli malgrandaj.
Ili estas tute nekonfuzeblaj birdoj pro sia blankonigra plumaro kaj flavecaj kruroj. La piedoj estas nur parte membranaj – kiel tiu de kriuloj – kvankam pigaj anseroj manĝas tiom akvajn plantojn kiom surterajn. Male al veraj anseroj ili plumŝanĝas poiome kaj ĉiam povas flugi. Piga ansero kutime ariĝas. Ĝia voĉo estas laŭta gakado.
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.eo:Anseranasedoj