Pegedoj
El Vikipedio
Pegedoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
Genroj | ||||||||||||||||||
Konsultu tekston. |
Pegedoj (Picidae) estas familio de birdoj en la familio pegoformaj. Tiuj birdoj surgrimpas la trunkojn kaj branĉojn de la arboj. Ili nutras sin per la insektoj trovitaj en la putrinta ligno, la arbŝeloj aŭ surtere. Tiucele ili frapas sur ligno por ke la bruo elirigu la insektojn el siaj truoj, kaj tiam povi kapti ilin. La virbirdoj ĝnerale havas ruĝan makulon surkape. Ondiĝanta flugmaniero. Pleje el inter la specioj "tamburas" ĉe printempo: elektinte sekan trunkon, ili frapadas la lignon per la beko rapide kaj multfojsinsekve, tio eligas bruon, kiu sonoras plimalpli, ĝismalproksime aŭdeblas kaj rolas kiel ties kanto.
Oni distingas 216 specojn en tri subfamilioj
- Jynginae
- Koltordulo Jynx torquilla
- Jynx ruficollis
- Picumninae
- Picinae
- eburbeka pego Campephilus principalis
-
- eŭrop-okcidentazi-aj specioj:
-
- Verda pego Picus viridis
- Griza pego Picus canus
- Granda buntpego Dendrocopos major
- Mezgranda buntpego Dendrocopos medius
- Malgranda buntpego Dendrocopos minor
- Blankdorsa buntpego Dendrocopos leucotos
- Trifingra buntpego Picoides tridactylus
- Nigra pego Dryocopus martius
Anekdoto montras ilian inteligentecon: la verkisto Elian-J. Finbert vidis en Cabris (en franca departemento Alpes-Maritimes) pegon, kiu estis trovinta la taŭgan manieron malfermi la malmolegan ŝelon de migdaloj, senmoviĝinte ilin inter du ŝtonoj, kiel en ia ŝraŭbtenilo, ĝi estis trovinta la oportuna flanko kaj la ĝustan manieron laŭ kiuj ĝi devis bati la ŝelon por ĝin frakasi kaj eltiri la manĝeblan migdalon.