Panas Mirnij
El Vikipedio
Panas Mirnij (ps. de Panas Rudĉenko) ukraine Панас Мирний (1849-1920) - prozisto kaj dramverkisto. Naskiĝis en urbo Mirgorodo, laboris en juĝejo. De 1871 loĝis en Poltavo kaj tie ĝis 1917 laboris kiel librotenisto en trezorejo kaj aliaj financaj institucioj, atinginte altan postenon de la ŝtat-oficisto.
Verkis rakontojn, novelojn, dramojn. La aŭtoron glorigis romano "Ĉu muĝas bovoj, se manĝejo plenas?", ĉapitron de kiu por Ukraina antologio esperantigis Gregoro Berezin.