Ota Ginz
El Vikipedio
Ota [Otto] GINZ [ginz] (nask. la 19-an de julio 1896en Zdánice - mortis la 29-an de februaro 1976) en Israelo, ĉeĥoslovaka judo, oficisto en grandkomerco en Praha (Prago. En 1958 li elmigris en Israelon, kie li ankaŭ mortis. Li kun sia edzino Marie Ginzová estis gepatroj de Petr Ginz, knabo pereinta en koncentrejo, kies desegnaĵo de la Tero vidata de sur la Luno fariĝis simbolo de holokaŭsto.
Depost 1918 li partoprenis tre aktive kaj diversmaniere 1a movadon. Precipe li sukcesis organizante gazetaran servon de ĈAE. Multon laboris pri enpenetro de E en radio-sferon. Eminenta eksperto pri lingvaj demandoj. Li kunredaktis la Ĉeĥoslovakan Antologion (Budapest 1935) kune kun S. Kamaryt). En 1971 li donacis al Biblioteko Hector Hodler de UEA sian bibliotekon, kolektatan ekde la infanaĝo, kun multaj raraj verkoj (Unua Libro de Esperanto, 1887, Dua Libro, 1988, Princino Mary de Lermontov, Boris Godunov kaj Neĝa blovado de Puŝkin k.a.). Honora membro de Esperanto-klubo en Prago.
Verkis:
- Radio-amatora vortaro kvinlingva (Esperanta-ĉeĥa-germana-franca-angla)
Tradukis ĉeĥlingven:
- Odd Arnesen: Per aerŝipo al la norda poluso, 1929 (Vzducholodí k severní točně, el la norvega pere de Esperanto)
- E. Aisberg: Fine mi komprenas radion (Konečně rozumím rádiu, el Esperanta originalo). Ĉi tiu verko estis tradukita pro lia iniciato en 28 lingvojn.
Tradukis en Esperanton:
- Reuven Kritz: Freŝa Mateno. (el la hebrea, 1967)
Informoj el Enciklopedio de Esperanto - G kaj Esperanto-Revuo 1976.