Nektariniedoj
El Vikipedio
Nektariniedoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
[[Bild:Nectarinia asiatica.jpg|thumb|300px|Purpurnektarvogel (Nectarinia asiatica)]] | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
La Nektariniedoj (Nectariniidae), ankaŭ nomataj „mielsuĉuloj“, estas specioriĉa familio el la ordo de la ((Paseroformaj birdoj]].
[redaktu] disvastiĝoPli ol la duono de la Nektariniedoj disvastighis en Afriko, sude de Saharo. La aliaj specioj havas siajn disvastiĝejojn de Sudazio ĝis Aŭstralio. [redaktu] distingilojLa tre viglaj Nektariniedoj, sub ekologia vidpunkto, konformas en la Malnova mondo al la amerikaj Kolibroj. Sed ilia flugo ne estas tiom facile manovrebla kaj, malsame ol la Kolibroj, nur dum mallonga tempo kapablas ŝvebi en la sama loko. Ili disponas pri fortaj kruroj, per kiuj ili kapablas sidi dum la manĝado, kaj pri longa, malsupren kurbigita beko kiel la Melifagedoj. Ilian longan langon, per kiu ili suĉas la nektaron el la la floroj kaj kaptas insektojn, ili kapablas disten eltendi. La maskloj ofte estas bunte koloraj kaj ilia plumaro estas metale brila. La inoj krom kelkaj esceptoj estas pli modestkoloraj. [redaktu] nutradoIli nutras sin prefere per nektaro. Krome per insektoj kaj araneoj. [redaktu] generadoLa ovaro kutime konsistas el du ovoj. La nestoj, pendantaj de branĉoj aŭ de grandaj folioj de arboj, estas sakoformaj kaj fermaj; flanke situas mallarĝa enirejo. Por protekto kontraŭ malamikoj ili foje konstruas la neston proksime de vesponesto. La ino sola elkovas la ovojn, la masklo apogas ŝin nur por la nestkonstruado kaj la nutrado. [redaktu] genroj kaj specioj (elektaĵo)
|