Muntjako
El Vikipedio
Muntjako aŭ munĝako (Cervulus muntjac Zimm.) estas genro de la cervedoj. Ili havas sveltan, muskolan korpon, longajn kaj maldikajn krurojn, mezlongan, lanuge hararan voston. La fela hararo estas mallonga, glata kaj kompakta, supre flavbruna, ĉekole helbruna. La mentono, gorĝo, ventroposto estas blanka, la ventroantaŭo estas flava. Sur la kruroj, super la nigraj hufoj troviĝas blanka makulo. La bazo de la kornaroj estas tre longa (8-10 cm). Ĝia tuta korpolongo estas 115-126 cm, el kio 15-18 cm estas la vosto. La ŝultroalto estas 65-70 cm.
Ĝi vivas en Sumatro, Javo, Borneo, Malaja duoninsulo, Himalajo.