Mudo
El Vikipedio
Mudo estas parta aŭ kompleta ŝanĝo, apartiĝo de la (malnova) korpa surfaco, epidermo ĉe kelkaj bestoj. Tiu proceso povas ripetiĝi kelkfoje ĉe kelkaj bestoj.
Enhavo |
[redaktu] Atropodoj
Ĉe la artropodoj, la pli-malpi vastiĝema kitino ne povas sekvi la kreskon de la besto dum la plena evoluo ĝis plenbesto, tiel ĝin deigas la besto. La peoceso estas reguligita neŭrohumorale, ĝi ekas je efiko de la hormonoj de la neŭrosekreciaj glandaj ĉeloj. La hipodermo disiĝas de la kutiklo kaj sekrecias maldikan membranon, el kiu evoluas la kitina kovraĵo. La specialaj glandoj de la hipodermo estas la t.n. mudaj glandoj (eksuvialaj glandoj), kiuj produktas sekreciaĵon (eksuviala sekreciaĵo), kiu daŭre levas la malnovan kitinkovraĵon., la malnova kitina kutiklo kreviĝas kaj la besto elkoviĝas. La malnova, mudita kovraĵo estas la mudaĵo (exuvium).
[redaktu] malakostrakoj (krustuloj)
La malakostrakoj (plej grandaj krustuloj, Malacostraca) mudas eĉ post la seksa maturiĝo, dum la tuta vivo. La mudon antaŭsignas la apero de la t.n. krustul-okuloj (CaCO3-diskoj ĉe ambaŭ flanko de la antaŭintesto), kiujn uzas la besto dum estiĝo de la nova karapaco.
[redaktu] vertebruloj
[redaktu] amfibioj
La keratiĝinta epidermo apartiĝas en pli-malpli grandaj eroj (ranoj) aŭ komplete de sur la tuta korpo (vostaj amfibioj).
[redaktu] reptilioj
La epidermo grandparte keratiniĝas (korniĝas) kaj la lacertoj mudas en malgrandaj partoj, la serpentoj komplete. Krokodiloj kaj testudoj ne mudas.
[redaktu] birdoj
La birdoj mudas dufoje en jaro, parte aŭ komplete. Ĝi rilatas al aĝo, seksa matureco, sezonoj. La printempa (nupta) plumaro estas pli ornama ol la vintra.
[redaktu] mamuloj
La mudo de mamuloj rilatas al seksa maturiĝo, sezonoj kaj ofte okazas ankaŭ ŝanĝo de la koloro. (vidu vilo, felo, haro)
[redaktu] Lingva rimarko
Mudo estas neologisma vorto (aperis oficiale unuafoje en PIV2).