Moric Benjovski
El Vikipedio
BENYOVSZKY Móric (1741 Verbó kiel Móritz Benyovszky, mortis 1786 en Maroantsetra, Malagasio)
Li kverelis kun Maria Tereza pri la patra heredaĵo, pro kio Maria Tereza prenis liajn bienojn. Poste li setlis en Pollando kaj kiel bienposedanto defendis la novan patrujon kontraŭ la rusaj trupoj. En 1769 li militkaptiĝis, oni ekzilis lin al Kamĉatko, kie li konatiĝis kun la loka guberniestro. Dumtempe li faris la unuan geologian, etnografian, zoologian priskribon de Kamĉatko. En 1771 li organizis ribelon kaj deklaris manifeston, kiu donis ekzemplon por la manifestoj de postaj rusaj ribeloj.
Li forveturis per la ŝipo ’’Petro kaj Paŭlo” kaj atingis la Aleut-insulojn, Kurili-insulojn kaj albordiĝis sur Formosa.
Li fondis sur la insuloj de malgaŝoj la urbon Luisbourg. Li akceptis la proponon de tribestroj por iĝi guberniestro. Li vane varbis soldatojn el la indiĝenoj. Li mortis batalante por la malgaŝoj.
[redaktu] Variaĵoj de lia nomo
Ĉar la nacieco ne gravis en la 18-a jarcento min. 3 popoloj diras, ke Benjovski apartenis al ili. Lia nomo tre varias pro tio.
Slovake: (Matúš) Móric Beňovský/Beňowský
Pole: Maurycy August Beniowski
Hungare: Benyovszky Móric
France: Maurice Auguste de Benyowsky/-ski
Angle: (Matthew) Maurice Benyowsky/Benovsky
Germane: Moritz Benjowsky/-wski/Benyowski
Latine: Mauritius Auguste de Benovensis.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.