Miyoshi Etsuo
El Vikipedio
MIYOSHI Etsuo (三好 鋭郎 [mijoŝi ecuo] decembro 1939 - ) estas japana esperantisto. Kiam li estis infano, li suferis polion. Li estas prezidanto de la japana korporacio Swany, faranto de gantoj kaj valizoj. En 1996 li inventis bastonvalizon kun 4 radoj por pli facile ruligi ĝin. Li estas Oomotano.
Li estas financa apoganto de Subvencio Cigno.
Li financis la aperigon de anoncoj en kvin ĵurnaloj de novaj EU-landoj, en 2005.