Milvinae
El Vikipedio
Milvinae estas birda subfamilio aŭ grupo ene de familio de rabobirdaj Akcipitredoj, kiuj enhavas aliajn sep subfamiliojn kaj multnombrajn speciojn. Tamen tiu subfamilio enhavas nur sep genroj kaj 13 speciojn. Inter ili plej konata eble estas milvoj. Tamen tiu koncepto milvo estas konfuza, ĉar temas dekomence pri specioj de genro Milvus, el kiuj plej konataj estas Ruĝa milvo kaj Nigra milvo, sed ankaŭ ampleksiĝas ĝis la tuta subfamilio de Milvinae kaj eĉ la specioj el la subfamilio Elaninae aŭ Elanedaj milvoj, kaj ĉefe tiuj de genroj Elanus kaj la Elanoides forficatus, ĉar temas pri similaj mezgrandaj -veraj milvoj pli grandaj- birdoj, kun angula vosto kaj malsimileco ĉefe pro plumarkoloro, iom pli bruna en veraj milvoj kaj pli blugriza en elanedaj milvoj.
Temas pri rabobirdoj kun longaj flugiloj kaj malfortaj kruroj. Ili pasas multe da tempo ŝvebante kaj tiel ili estas facile videblaj kaj diferenceblaj pro kolorkontrastoj kaj strioj. Ili povas manĝi vivajn predojn sed ĝenerale ili preferas kadavraĵojn.
[redaktu] Subfamilio Milvinae
- Lophoictinia genro
- Lophoictinia isura
- Hamirostra genro
- Hamirostra melanosternon
- Rostrhamus genro
- Rostrhamus sociabilis
- Rostrhamus hamatus
- Harpagus genro
- Harpagus bidentatus
- Harpagus diodon
- Ictinia genro
- Ictinia mississippiensis
- Ictinia plumbea
- Milvus genro
- Ruĝa milvo aŭ rufa milvo Milvus milvus
- Nigra milvo Milvus migrans
- Nigrorela milvo Milvus lineatus
- Haliastur genro
- Haliastur sphenurus
- Hinda milvo Haliastur indus