Mezfingro
El Vikipedio
La mezfingro estas parto de la mano, plej meza el la kvin fingroj, tio estas la tria kaj troviĝas inter la montra fingro kaj ringa fingro. La mezfingro estas la plej longa fingro de la mano. Ĉe la plimulto de la primatoj, tiel ĉe la homoj, ĝi estas ankaŭ la plej forta fingro. La meza fingro tiel tre gravas ĉe kapto, la pezpunkto situas sur tio.
La mezfingro povas - male al aliaj - moviĝi relative aŭtonome, tiel ĝi ofte povas anstataŭi la montran fingron.
[redaktu] Gesto
En multaj - ĉef eŭropaj - kulturoj, la supren-montra mezfingro signifas obscenan ofendon.