Mazir
El Vikipedio
Mazir (beloruse Мазы́р, ruse Мо́зырь) estas urbo en Belorusio kun 111.770 loĝantoj (31-a de decembro 2003) en sudoriento de Belorusio. Mazir situas apud rivero Pripjatj (Pripjet) proksime al la fermita areo (Katastrofo de Ĉernobilo).
Ĝi estas loko por la plej granda naftorafinejo de Belorusio, prilaborante 18 milionojnda kubmetro je jaro. La Druĵba-naftodukto liveras nafton el Rusio kaj ĝi duoniĝas ĉe Mazir. Unu dukto plukondukas al Pollando, alia al Ukrainio.