Marta Lorková
El Vikipedio
Marta LORKOVÁ (naskiĝis la 24-an de novembro 1924 - mortis la 23-an de julio 2005) estis ĉeĥa esperantistino, multjara kasistino de Esperantista klubo en Brno.
Ŝi laboris en la 1950-aj jaroj (malfacila periodo, kiam komunistoj likvidis la ŝtatan E-asocion) en la kluba junulara teatra rondeto kaj ankaŭ poste havis en la klubo kulturajn programojn, ofte kun deklamado de poezio. Kiel kasistino ŝi apartenis al la kluba komitato kaj helpadis al la prezidanto Josef Vondroušek (ili ambaŭ estis bank-oficistoj) kun preparo de koncertoj kaj aliaj klubaj aranĝoj.