Marie Hartmanová-Haváfrnková
El Vikipedio
Marie HARTMANOVÁ-HAVÁFRNKOVÁ (mortis la 27-an de aprilo 1960 en Luhačovice) estis ĉeĥa esperantistino, direktorino de mezlernejo.
Ŝi multe propagandis per kursoj, prelegoj kaj ankaŭ dum siaj vojaĝoj, precipe en Nederlando, kie ŝi prelegis kaj prezentis ne nur sian patrujon, sed ankaŭ la muzikarton de la ĉeĥa kaj slovaka nacioj.