Marflua centralo
El Vikipedio
Oni komprenas sub nocio marflua centralo akvocentralon, kiu produktas el la natura marfluo elektran energion.
Nuntempe ekzistas malmultaj marfluaj centraloj:
- Seaflow, (prototipo)
- Kobold (Markolo de Messina), (prototipo)
- Hammerfest (Norvegio)
- La Rance (Francio)
La Seaflow estas konstruita ĉe la marbordo de Cornwall en la markolo de Bristol en sudokcidenta Anglio.
Krom tio ekzistas t.n. tajdocentraloj.
[redaktu] Seaflow
La centralo kun nomo Seaflow funkcias principe kiel ventoenergia instalaĵo, nur la rotoro moviĝas sub akvo. Sur la mara surfaco troviĝas eta platformo, sur kiu troveblas observaj laboristoj kaj komputilo, kiu kolektas datenojn pri helico. La rotoro havas du flugilojn kaj diametron de 11 metroj. Ĝi turniĝas 15-foje je minuto per propulso de la marfluo. La generatoro transformas la ĉe ventorado la fluenergion al elektro.
La observado de Seaflow okazas tra centra servilo, en kiu kolektiĝas ĉiu datenoj.
La prototipo havas la nompovumon de 300 kW. La turo, sur kiu estas ekipita la rotoro, altas 50 m, havas la diametron de 2,5 m. ĝi estis lokumita profunde de 15 m en la mara fundo. Ĝi altas 5-10 metrojn super la marnivelo. La rotoraj flugiloj estas ŝanĝeblaj je 180°, tiel oni povas eluzi la maldirektajn marfluojn de tajdo. La prototipo ne havas aliron al la elektroreto.
Por observado de la rotoroj, ĝi estas hidraxulike tirebla super la marnivelon.
En Eŭropo ekzistas 100 eblaj uzlokoj.
[redaktu] vidu ankaŭ
- Renoviĝanta energio
- tajdocentralo