Marcel Boubou
El Vikipedio
Marcel BOUBOU (Marcelo BUBU) (1892-1942) estis franca instruisto, aktiva en la laborista esperantista movado ĝis la dua mondmilito.
Li naskiĝis en Beaugency (franca departemento Loiret), la 22an de septembro 1892.
Ekde 1921 li estis tre aktiva en SAT, kie li gvidis la pedagogian sekcion, kaj en FEO. Li ankaŭ agadis kiel esperantisto kadre de la Frenet-movado.
En 1931, li forlasis SATon okaze de la komunista skismo por agadi en la kadro de la IPE-movado.
Pro sia partopreno al la kontraŭnazia rezistado li estis arestita jam en oktobro 1940. La 6-an de julio 1942, li estis sendita al la koncentrejo de Aŭŝvico, kie li pereis la 18an de septembro.
[redaktu] Verkoj
- Cours rationnel et complet d'espéranto (kun Jozefo Habert), 1921