Maoria lingvo
El Vikipedio
La Maoria lingvo parolata en Nov-Zelando estas unu el la polineziaj lingvoj, kiuj apartenas al la aŭstroneziaj lingvoj.
Nuntempe la Maoria lingvo estas unu el la du oficialaj lingvoj de Nov-Zelando. Tamen, dum longa tempo, ĝi estis subpremata de la nov-zelanda registaro, estante malpermesita en la lernejoj. Pro tio nuntempe nur 50.000 ĝis 130.000 de la 530.000 maorioj parolas ĝin.
Maoria kulturo kaj lingvo instruiĝas en kelkaj Nov-Zelandaj lernejoj. Aldone, ekzistas antaŭlernejnivelaj «kohanga reo» (lingvejoj) kiuj instruas al «tamariki» (infanoj) tute per la Maoria lingvo.
[redaktu] Eksteraj Ligoj
- http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=MBF La maoria lingvo sur la retejo de « The Ethnologue»]
- regionaj variantoj
- NZ Reo, NZ Pride
- Māori Language Commission