Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vikipediisto:Luis - Vikipedio

Vikipediisto:Luis

El Vikipedio

[redaktu] Miaj esperantaĵoj

Unue mi petas vin ĉiujn pri korektaĵoj al tiu malgranda rakonto de miaj esperantaĵoj.

Kvarfoje kontaktiĝis mi kun Esperanto tra la preskaŭ sepdek ses jaroj de mia vivo. La du unuaj fojoj estis malpli gravaj kaj pli gravaj estis la du lastaj. Inter tiuj ĉi, la unua (t.e: la tria en la mia vivo) baldaŭ estis sekvata de elreviĝo, kaj la dua (t.e.: la kvara en mia vivo) estas la nuna. La du unuaj taŭgis malpli ĉar ili estis kontaktoj kun la lingvo, sed ne kun la esperantistaj movado kaj idealoj.

  1. Kiam mi estis skolta knabo, proksimume dek-tri-jara, aĉetis kaj legis libron de Sir Robert Baden Powell fama inspiranto kaj mi pensas ke fondinto de la skolta movado. La libro, tradukita de la angla, titoliĝis hispane “El Escultismo”. El ĝi mi memoras nur malligitajn aĵojn, inter kiuj, la konsilon, ke oni uzu la liberan tempon por lerni Esperanton. Mi ne scias plu la kialojn de tio. Mi memoras nur du rimarkojn: ĝi estas facila lingvo kaj la lernolibro ne multe kostas. Tamen mi ne sciis kie akiri la libron kaj kiel kontakti iun esperantiston en Meksikurbo. Mi parolas pri la jaro mil naŭcent tridek naŭ.
    • Do, mi eksciis pri la lingvo kaj nenio plu. Eble la deziro scii plu pri tio restis en subkonscio.
  2. Multaj jaroj pasis dum kiuj mi ne denove pensis pri Esperanto. Iam mi babilis pri memoraĵo de mia skolta knabeco kun iu kiu posedis Esperantan kurson por komencantoj, verkita en la itala. Li donacis ĝin al mi kaj ĝin mi ankoraŭ konservas: “Corso di Esperanto per l’allievo e per l’autodidatta” de Corrado Grazzini, presita je mil naŭcent kvindek naŭ. La donaco de l’ amiko okazis ﷓mi pensas﷓ je mil naŭcent sesdek kvar, dudek kvin jaroj malantaŭe de mia unua kono de la Esperanto kiel kreita lingvo.
    • Iom mi lernis ĝin. Mi ne interesiĝis pri la lernado de la lingvo sed pri Esperanto kiel kuriozaĵo kun mirego pro la genio de Zamenhof, kiu sciis munti lingvon gramatike tutregula kaj flekseblega pro la kunmetado de radikoj kun afiksoj (pre- kaj su-). Scienca kuriozaĵo, ĉar mi tiam bone konis hispanan, latinan kaj germanan gramatikon kaj mezobone francan kaj anglan. La kunmetado de radikoj kun afiksoj havas gravan rolon en ĉiu lingvo. Estis tamen genie, simple genie ke tio estas la kutima maniero por krei la vortaron. Do, mi ne studis la italan libron por lerni la lingvon Esperanton. Mi volis nur scii kiel estas Esperanto kaj miregi pri ĝi kiel lingvo arte farita.
  3. Je mil naŭcent okdek sep rimarkis mi en iu metrohaltejo invitadon festi la centjaran revenon de la naskiĝo de Esperanto. Mi iris en la universitatan domon (en angulo de la stratoj Puebla kaj Orizaba) por audi prelegojn kaj viziti ekspozicion de esperantaj leteroj, poŝtkartoj, libroj, bultenoj, revuoj, ktp. Mi iris ankaux en la kojoakanan kulturejon por audi laŭtlegojn kaj muzikon en kunveno organizata de la pola ambasado. Tiam mi rilatis kun esperantistoj, akiris librojn kaj materialojn. La Inĝ. Figueroa kaj la sinjorino Gudalupe Vega vendis tion tre afable. Ŝi per junulo kiu esperante laŭtlegis ion en la kojoakana kulturejo.
    • Ĉifoje interesiĝis mi pri Esperanto kiel serĉo de la homara unuiĝo de la popoloj laŭ la koroj sen la trudo de unu lingvo sur la aliaj. La lingvo estas finfine gardisto kaj esprimilo de la kulturo. Defendo kontraŭ la kultura imperiismo: kontraŭ la angla kiel absoluta reĝo de la lingvoj
    • Aliafoje mi komencis la lingvolernadon. Tiam per la libretoj de Ergoto de Bonaerio.
    • Baldaŭ mi senkuraĝis. Mi opiniis ke la potenco de la angla super la aliaj estas nevenkebla; ĉar oni nenion povas kontraŭ la komerca, diplomata militema usona potenco. Bibliografiaj referencoj estas pli kaj pli anglaj.
    • Al mi diris mi, kiel multaj diras al si, ke peni pri Esperanto estas malutile. Ni devus uzi tempon kaj strebi al lernado de la angla. Mi Esperanton forlasis. Kelkefoje mi revenis al ĝi kaj legis ion. Alvenis la Interreto en kiu mi trovis la flavajn paĝojn de Esperanto. Mi ĉiam persvadatas ke la Esperantaj idealoj kaj movado multe valoras, sed utopie, jam praktike ne ebla plu. Do restis nur mia intereso pri la komprenado de la lingvo sed ne pri la parolado.
  4. Mia fako estas teologio. Dum kelkaj jardekoj (je la sepdekoj kaj okdekoj) la episkopoj kaj teologoj proklamis sin kiel la voĉon de la homoj sen voĉo. Malantaŭe oni rimarkis ke ĉiuj voĉon havas, ke ĉiuj povas teologie paroli ĉar ĉiuj kiuj spertas pri Dio kaj ĝin esprimas, je ilia maniero, faras teologion. Kiu alternativa teologio iĝas.
    • Alternativa teologio signifas teologio kiu ne forigas tion kutiman de fakuloj faritan, sed ĝin kompletigas kaj kritikas.
    • Same por aliaj fakoj. Nur unu maniero produkti bonaĵojn kaj komerci. Tiuj de la fakuloj. Sed estas aliaj manieroj flanke de la reguloj de la liberala sistemo. Aliaj komercas alternative. Tiu ĉi komerco ne forigas tion kutiman sed ĝin kompletigas kaj kritikas. Estas la tiel nomita: “Komerco justa”
    • Kiam mi observis ambaŭ, teologion kaj komercon, (kaj aliajn kiel alternativan medicinon, alternativan nutradon) rimarkis ankaŭ ke la afero estas la sama rilate la lingvon kiel la aliajn. Esperanto estas lingvo alternativa kiu ne forigas la aliajn, sed ilin kompletigas kaj kritikas precipe kiam iu serĉas la aliajn forigi.
    • Alternativaj teologoj, komercistoj, kuracistoj sin okupas pri liaj aktivecoj, kvankam bone scias ke ili estas kontraŭ la pli multo da fakuloj kaj oficialuloj de teologio, de la “libera” komerco, de la vendebla medicino.
    • Tiuj ecoj vekas esperon por pli bona estonteco; signas la alireblajn vojojn kiam la nuna sistemo malaperos kiel ne homeca.
    • Esperanto same kun ili donas al ĉiuj la esperon ke ni ne nepre perdos nian kulturon, kiam ni interkomunikos kun pli potencaj popoloj. La justa komunikado estas ebla nur per lingvo ĉies kaj nenies.

Post kiam mi tiun vojon trakuris, novfoje antaŭ ĉirkaŭ unu jaro interesiĝis mi pri esperanto. Eble mi ne lernos ĝin bone pro mia aĝo. Mi tamen klopodas. Krom la lingvo la ĉefa intereso estas la Esperantaj idealoj kaj movado

- - - -

Atesto por la Sepa Nacia Kongreso de Esperanto. 1a - 5a de majo 2003. Meksikurbo

- - - -

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com