Ludvík Fritsch
El Vikipedio
Ludvík FRITSCH D-ro, Inĝ. (1910-1989), kiel esplora teĥnologo laboris en ĥemia-teĥnologia altlernejo, membris en Ĉeĥa Asocio Ĥemiista, Ĉeĥa Asocio por Paper-industrio. Li klopodis ellabori esperantlingvan paper-industrian terminaron kaj kunlaboris pri la nova ĉeĥa-Esperanta teĥnika vortaro, ĝis nun ne eldonita. Dum 8 jaroj (1974-1982) li prezidis la scienc-teĥnikan sekcion de ĈEA, kies kunfondinto li estis. Gravan rolon li ludis kiel kunorganizinto de SAEST 1982 en České Budějovice.