Lingvocido
El Vikipedio
Lingvistiko > Lingva politiko
Lingvocido estas la intenca aŭ intence akceptita neniigo de lingvo.
La termino estis enkondukita de la lingvisto Tove Skutnabb-Kangas. Krome uzis ĝin Albert Bock pri la bretona lingvo.
Enhavo |
[redaktu] Metodoj de lingvocido
- Malpermeso de uzo de la lingvo, ĝenerale aŭ en determinitaj lokoj, ekzemple lernejo aŭ en determinitaj formoj, ekzemple libroj, ĵurnaloj, televido...
- Malpermeso de uzo de la lingvo kiel lingvo de instruo
- Malpermeso de instruado de la lingvo
- Stimulo de enmigrado de homoj parolantaj alian lingvon por minoritatigi parolantojn de la lingvo en la propra areo.
- Stimulo de elmigrado al ali-lingva areo por minoritatigi parolantojn de la lingvo en la propra areo (vidu etna purigado).
- Apartigo de infanoj de la gepatroj, maniere infanoj vivantaj aparte de gepatroj en lernejoj, kie oni parolas alian lingvon.
- Deklarado de alia lingvo kiel ŝtatlingvo formanta diskriminacion de la lingvo.
- Detruado de la tradicia kulturo aŭ medio de la lingvo.
- Deklarado de lingvo malplivalora aŭ dialekto de alia lingvo.
- Mortigi la parolantojn de la lingvo (vidu genocido).
Historiaj ekzemploj multas. Tamen, ne ĉiun lingvoŝanĝon aŭ lingvoanstataŭigon oni nomus lingvocido.
Estas interese, ke la anglalingva artikolo pri la termino emfazas kiel ekzemplon de lingvocido la hispanan koloniigadon de Ameriko, kvankam la angla koloniigo almenaŭ samforte ekstermis indianajn lingvojn kaj popolojn.
[redaktu] Komparu kun:
Lingva imperiismo ~ lingva ŝovinismo