Lineara funkcio
El Vikipedio
Lineara funkcio estas matematika esprimo kun du malsamaj signifoj. Unuflanke, ĝi povas esti ĉiu funkcio f de la formo
- .
Tia funkcio reprezentas konstantan kreskon de f(x) rilate al x. La grafikaĵo de tia funkcio estas ĉiam rekta linio. Se m > 0 , tiam f estas kreskanta funkcio; se m < 0 , ĝi estas malkreskanta; kaj se m = 0, tiam f estas konstanta funkcio.
La problemo kun la supre skizita signifo de lineara funkcio estas, ke tia funkcio ne estas lineara bildigo. Tial multaj matematikistoj nomas tian funkcion afina funkcio, kaj rezervas la esprimon lineara funkcio por linearaj bildigoj.