Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Libro de Mormon - Vikipedio

Libro de Mormon

El Vikipedio

La libro de Mormon en la angla
Pligrandigu
La libro de Mormon en la angla

La Libro de Mormon estis unue eldonita en 1830. Laŭ mormona kredo Joseph Smith, la unua profeto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (t.e. la mormonoj), tradukis ĝin anglen de malnovaj oraj platoj. Depost la unua eldono estas faritaj pli ol 3900 ŝanĝetoj en la libro, plejparte gramatikbonigaj kaj korektoj de preseraroj. Ĝi ankoraŭ ne tradukiĝis Esperanten.

Enhavo

[redaktu] Enhavo

La Libro de Mormon enhavas dek kvin ĉefaj eroj, nomitaj (kun unu escepto) libroj:

  • la unua libro de Nefi, liaj regado kaj agado
  • la dua libro de Nefi
  • la libro de Jakob, la frato de Nefi
  • la libro de Enos
  • la libro de Jarom
  • la libro de Omni
  • la paroloj de Mormon
  • la libro de Mosia
  • la libro de Alma, la filo de Alma
  • la libro de Helaman
  • tria Nefi, la libro de Nefi, la filo de Nefi, kiu estis la filo de Helaman
  • kvara Nefi, la libro de Nefi kiu estas la filo de Nefi - unu el la disĉiploj de Jesuo Kristo
  • la libro de Mormon
  • la libro de Eter
  • la libro de Moroni

[redaktu] La platoj

En la Libro de Mormon rolas diversaj plataroj:

  • la oraj platoj, parton de kiuj Smith tradukis anglen.
  • la latunaj platoj, kiuj enhavis "la historion de la judoj kaj ankaŭ...genealogion".
  • la grandaj platoj de Nefi, kiuj enhavis la historion de la Nefiidoj.
  • la malgrandaj platoj de Nefi, kiuj enhavis spiritajn aferojn; prelegoj, citaĵoj el la latunaj platoj, ktp.
  • la platoj de Eter, kiuj enhavis la historion de la popolo de Jared.

La unua parto de la libro, el Unua Nefo al Omni, estas traduko de la malgrandaj platoj de Nefi. La plej granda parto, el Mosia al la sepa ĉapitro de Mormon, estas la mallongigo de Mormon de la grandaj platoj de Nefi. Inter tiuj du partoj estas La Paroloj de Mormon, kiu klarigis la rilaton de la malgrandaj platoj al la oraj platoj. La resto de la libro, el la oka ĉapitro de Mormon ĝis la fino, estas skribita de Moroni, la filo de Mormon, kaj inkluzivas lian mallongigon de la platoj de Eter.

[redaktu] Resumo

La Libro de Mormon rakontas la historion de la idoj de Lehi. Lehi, profeto kiu vivis dum la regado de Cidkija (ĉ. 600 a.K.), vidis vizion en kiu la Sinjoro ordonis lin fuĝi el Jerusalem; Li fuĝis, kune kun sia familio kaj kelkaj aliaj. Ili loĝis ok jarojn en la dezerto, kaj fine konstruis ŝipon kaj iris al ilia Promesita Lando (la Nova Mondo). Tie liaj idoj dividiĝis en du popoloj, ĉiu gvidita de filo de Lehi. La Nefiidoj estis ĝenerale obeema al la Sinjoro, kaj la Lamanidoj ĝenerale ne (kvankam iafoje la situacio estis inversa). Post la releviĝo de Jesuo Kristo, li vizitis la Lehiidojn kaj instruis ilin. Post lia vizito, la du popoloj unuiĝis dum kelke da tempo, sed poste redividiĝis. Fine, la Nefiidoj pereis en granda milito kontraŭ la Lamanidoj. La nura travivinto estis Moroni, kiu vagis kelkajn jarojn antaŭ ol enfosi la orajn platojn.

[redaktu] Titolpaĝo

RAKONTO SKRIBITA DE
LA MANO DE MORMON
SUR PLATOJN
TIRITA EL LA PLATOJ DE NEFI

Tial ĝi estas mallongigo de la kroniko de la popolo de Nefi, kaj ankaŭ de la Lamanidoj—Skribita al la Lamanidoj, kiuj estas restaĵo de la domo de Izrael; kaj ankaŭ al judoj kaj aligentanoj—Skribita per ordono, kaj ankaŭ per la spirito de profetado kaj de revelacio—Skribita kaj sigelita, kaj kaŝita en la zorgon de la Sinjoro, por ke ĝi ne detruiĝu—Por elveni per la donaco kaj povo de Dio al ĝia interpreto—Sigelita de la mano de Moroni, kaj kaŝita en la zorgon de la Sinjoro, por elveni en taŭga tempo pere de la aligentanoj—Ĝia interpreto per la donaco de Dio.

Mallongigo tirita el la Libro de Eter ankaŭ, kio estas kroniko de la popolo de Jared, kiuj estis disigitaj tiam kiam la Sinjoro konfuzis la lingvo de la homoj, kiam ili konstruis turon por atingi ĉielon—Kiu estas por montri al la restaĵo de la domo de Izrael la grandaĵojn, kiujn la Sinjoro faris por ĝiaj patroj; kaj por ke ĝi sciu la interligojn de la Sinjoro, ke ĝi ne estas forpuŝita por ĉiam—Kaj por konvinki la judojn kaj la aligentanojn ke JESUO estas la KRISTO, la ETERNA DIO, elmontrante sin al ĉiuj gentoj—Kaj nun, se estas eraroj, ili estas la eraroj de homoj; tial, ne kondamnu la aferojn de Dio, por ke vi troviĝu sendifekta ĉe la tribunala seĝo de Kristo.


Laŭ mormona kredo, tiu kolofono troviĝis sur la lasta plato kiun Smith tradukis. Tamen, ĝi rolas kiel titolpaĝo ekde la unua eldono.


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://scriptures.lds.org/bm/contents
•  http://www.centerplace.org/hs/bofm/default.htm
•  http://www.ldsaudio.com/free-book-of-mormon
•  http://terminal.chvs.hcc.edu.tw/scripture


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com