Lernej-evitado
El Vikipedio
Lernej-evitado estas intenca vagado de lernanto ekster la lernejo kaj ekster la hejmo dum kursotempo, sen scio de la gepatroj kaj instruistoj.
Al la instruistoj la lernejevitanto kredigas, ke li estis hejme malsana, antaŭ la gepatroj li ŝajnigas, ke li estis en la lernejo, sed en la realo li vagis dum la instruado tra la stratoj aŭ ekster la urbo, aŭ eĉ faris deliktojn (ekz. ŝtelojn) kun bando da kompanoj.
La motivo de tia konduto estas foje problemaj rezultoj en la lernejo, kiujn la infano ne scias solvi kaj alfronti, foje simpla mallaboremo kaj enuo en la instruado, male la kunludado kun kamaradoj estas multe pli amuza.
La lernejevitado devigas la lernanton mensogi, eĉ falsi subskribon de la gepatroj kaj povas esti komenco de estontaj konfliktoj kun la leĝo.