Leonid Hlibov
El Vikipedio
Hlibov Leonid ukraine Леонід Глібов (1827-1893) - poeto kaj eldonisto. Naskiĝis en Poltava provinco, lernis en Poltava gimnazio, poste en Liceo de altaj sciencoj en Niĵino. Laboris kiel instruisto en Podolio, Ĉernihiva provinco. Loĝis en Niĵino kaj Ĉernihivo, kie li mortis.
Komencis verki ruse, sed poste transiris al la ukraina. Hlibov estas la plej konata ukraina fablo-verkisto. Eldonis tri fablo-kolektojn (1863, 1872, 1882).
Por la Ukraina antologio liajn poemojn kaj fablojn esperantigis Denteto (2) kaj Andreo Rogov (4).