La profeto el Pedras
El Vikipedio
La Profeto el Pedras estas esperantlingva romano de Gersi Alfredo Bays
Laŭ Monato, la verko konsistas el aro da pli-malpli sendependaj epizodoj, kun konstanta rolantaro, facile legata dum pluraj sidoj, sen perdi la fadenon de la rakonto. Brazila juda arkitekto, kies patro estis murdita, decidas konstrui por si novan vivon en nova loko, for de la urbocivilizacio. La vilaĝeto Pedras estas tre taŭga por tio, kaj la arkitekto, kiun oni kromnomas Profeto pro lia iom sovaĝa aspekto, en tre malfacile atingebla loko apud Pedras konstruas por si "kasteleton". Baldaŭ venas loĝi kun li eksinstruistino Luiza, kiu ankaŭ bezonas fuĝi de sia pasinteco. Kaj monatojn poste venas loĝi kun ili junulino, kiu bezonegas malaperi de sia familio. Profeto estas tre talenta viro, bone edukita. Kune kun sia kvazaŭedzino Luiza, li multe helpas la pedrasanojn, kaj ili fariĝas liaj intimaj amikoj. Pri la vivo en Pedras ni abunde legas; ĉiam en la kadro de epizodoj, kelkfoje amuzaj, kelkfoje tragikaj, kelkfoje iomete misteraj. Nebrazilanoj ankaŭ profite informiĝas pri la naturo de kampara vivo en Brazilo, ĉiam leĝere, neniam predike.
Ĝi estas publikigita en Chapecó de Fonto en 2000 kaj havas 238 paĝojn.
[redaktu] Ekstera ligo
- Nova verktalentulo, artikolo de Donald Broadribb en Monato 2001/04, p. 32
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo de Donald Broadribb el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |