Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
La Korvo - Vikipedio

La Korvo

El Vikipedio

La Korvo (angle The Raven) estas poemo skribita far Edgar Allan Poe.


[redaktu] Teksto

elangligis KALOCSAY Kálmán (el Tutmonda Sonoro, vol. 2, paĝo 445)

Foje, en la hor' noktmeza pri volumo stranga, peza de scienc' forgesiĝinta mi meditis kun enu'. Preskaŭ dorme, jam klinkape, jen, ekaŭdis mi, ke frape, sur la ĉambropordo skrape, skrape sonas eta bru'. "Vizitanto", mi murmuris, "sin anoncas per ĉi bru', certe, jes, nenio plu."

Ah, memoro tro preciza! Regis la decembro griza, fantomombrojn flam' mortkriza ĵetis jam tra l' fornotru'. Mi sopiris je l' mateno, lege fuĝis de l' ĉagreno pri ŝi, fea fenomeno supre trans ĉiela blu', kiun anĝelar' Lenora nomas trans ĉiela blu', tere -- ne nomata plu.

Min la trista, silksusura flustro de l' kurten' purpura skurĝis nun ĝis plej fantasta, ne sentita animsku'. Por ke l' koro pli kviete batu, diris mi ripete: "Vizitanto enirpete frapas ĉe la ŝlosiltru', nur malfrua vizitanto frapas ĉe la ŝlosiltru', certe, jes, nenio plu."

Repreninte miajn fortojn, post hezit' mi riskis vortojn: "Ho, sinjor' aŭ sinjorino, min pardonu pro l' malfru', sed la dormo min katenis, kaj vi tiel kaŝe venis, tiel mallaŭtpaŝe venis, kun tiel necerta bru', ke mi dubis". Kaj la pordon mi malfermis vaste. "Nu?" Nigra nokt', -- nenio plu.

Gapis mi al nokt' senlima, kaj mi havis, duba, tima, revojn, kiajn ne riskis revi mortema individu'. Sed silent' senrompa tronis, signon la mallum' ne donis, nur la vort' Lenora sonis, flustre sonis, fojojn du, mi ĝin flustris, kaj la eĥo ĝin reflustris, fojojn du, tio nur, nenio plu.

En la ĉambron mi reiris, brule la anim' deliris, kaj jen, ree, nun pli laŭte, sonis la pretera bru'. "Certe io en la strato bruas sur fenestra lato, tuj mi vidos, kia bato estas ĉi mistera bru'. Kor'! Trankvilon! Mi esploros kaŭzon de l' mistera bru', vento nur, nenio plu."

Mi la ŝutrojn suprentrenis, kaj jen, flirte enpromenis granda Korvo el la sanktaj tagoj de la Tempa Fru', sen kapklino dum enveno kaj sen halto kaj sen ĝeno, kun tre moŝta lordmieno ĝi enflugis al statu', super mian ĉambropordon flugis al Pallas-statu', sidis jam, nenio plu.

Kvankam en humor' malbona, ridis mi je l' bird' ebona, je l' majesta, grav-impona sintenad' kaj korpkonstru': "He, eĉ kun ŝirita kresto certe ne sentaŭga besto. Korv'! Portita per tempesto de la bord' de l' Nokta Flu', diru vian sinjornomon ĉe l' Plutona Nokta Flu'! Grakis ĝi: "Neniam plu."

Ĝin la rusta bird' eldiris tiel klare, ke mi miris, kvankam ne tro multan sencon havis ĝia klaĉa bru', sed asertas mi decide, ke neniam vidalvide al vivul' sin montris side tia birdo sur statu', tia bird', aŭ best' sovaga, super pordo, sur statu'. Kun la nom': Neniam Plu.

Nun la korvo sidis mute, kvazaŭ en ĉi vortojn tute enverŝinte la animon, sidis sur la brust-statu', diri pluon eĉ ne provis, nek eĉ unu plumon movis, ĝis mi pene diri povis: "De mi iris ĉiam plu amikar', esperoj, morgaŭ iros ankaŭ ĝ i jam plu ..." Grakis ĝi: "Neniam plu."

Nun min vere frapis miro pro l' trafeco de l' rediro. "Eh, sen dub', jen estas ĝia tuta stoko kaj instru'! Certe havis hom ĝin mastre, kiun Fato malbonastre persekutis, ĝis li laste kantis jam ĉi vortojn du, post mortkantoj pri l' Espero lace veajn vortojn du de l' refren': "Neniam plu."

Sed devigis min la vido de la bird' eĉ nun je rido. Mi fotelon rulis kontraŭ pordo, birdo kaj statu', sur velurkusenoj, side, mi min fiksis vid-al-vide, "Kion volas," mi medite pensis, "Bird' el Tempa Fru', fata, kruda, kurioza Korvo el la Tempa Fru' per ĉi grak': "Neniam plu."

Mi meditis kaj konjektis, al la bird' jam ne direktis vortojn, sed ĝiskore boris brulaj birdokuloj du. Kaj la kapon mi dum penoj de meditoj kaj divenoj klinis al velurkusenoj sub lampluma flava flu', al velur' viola, kiun, sub lampluma flava flu', premos ŝ i -- neniam plu.

Nun -- parfumon, nevidate, incensujo ŝutis flate, la tapiŝon danc' serafa tiklis, tintis trila bru'. "Jen" mi kriis, "la Sinjoro sendis ĝin per anĝel-ĥoro, jen ne penthe ! De l' memoro vin nun savos ties ĝu'! Trinku do! Al vi L e n o r a n forgesigos ties ĝu'!" Grakis Korv': "Neniam plu!"

"Birdo kun profetkapablo! Bird'!" mi kriis, "aŭ diablo! Ĉu l' Tentanto, ĉu tempesto sendis vin por kordetru', eĉ ŝirite ne fleksebla! En missorĉa dom' funebra, kie la Hororo febra hejmas, diru, diru, ĉu estas en Gilead' balzamo? Pasos mia viv-enu'?" Grakis Korv': "Neniam plu!"

"Birdo kun profetkapablo! Bird'!" mi kriis, "aŭ diablo! Saman havas ni ĉielon, saman Dion, diru, ĉu mi, ŝarĝita de ĉagreno, renkontiĝos en Edeno kun ŝi: fea fenomeno supre, trans ĉiela blu', kiun anĝelar' Lenora nomas trans ĉiela blu'?" Grakis Korv': "Neniam plu!"

"Diru ĝin adiaŭkante!" kriis mi, saltleviĝante. "Bird' aŭ monstro! En tempeston flugu, al Plutona Flu'! Eĉ plumet' ne restu, signe: kion vi mensogis nigre, restu mi en sol', rezigne, portu vin for de l' statu', bekon for el mia koro, korpon for de la statu'!" Grakis Korv': "Neniam plu!"

Kaj la Korvo nur rigide restas side, restas side, sidas eĉ nun superporde, sur pala Pallas-statu', en okuloj kun aspekto de demono dum sonĝ-plekto... Planke, kun fantom-efekto, ondas nigra ombroflu', kaj animo mia el ĉi nigre onda ombroflu' levos sin -- neniam plu.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com