La Faraono
El Vikipedio
La Faraono estas romano de la pola verkisto Bolesław Prus. La scenejo estas la antikva Egiptujo. La ĉeftemo estas batalado inter la pastraro kaj la kronprinco, kiu volas akiri al si mem la plenpotencon. Priskribataj estas moroj, eĉ la intima vivo de la egiptoj.
El la pola al Esperanto tradukis ĝin Kazimierz Bein. Ĝi aperis en 1907 ĉe Hachette en Parizo (tri volumoj, entute 630 paĝoj). Dua eldono aperis en 1912, tria en 1957 ĉe Eldonejo Polonia en Varsovio. La traduko estas en tute modela, klasika stilo. Ĝi estas unu el la plej famaj verkoj en Esperanto.