Vikipedia diskuto:Kunlaboraĵo de la semajno
El Vikipedio
Mi forigis la malnovajn diskutojn, ĉar nun ĉiuj konsentas (pli/malpli) pri la jenaj reguloj, ĉu ne? :) Le Hibou 00:31, 28. Dec 2005 (UTC) Le Hibou 00:31, 28. Dec 2005 (UTC)
[redaktu] Reguloj
-
- Voĉdonanto povas voĉdoni por aŭ kontraŭ unu aŭ pli proponoj. "Por" egalas al +1 voĉo, "Kontraŭ" egalas al -1 voĉo.
- Voĉdonanto povas ŝanĝi sian voĉon, laŭ sia deziro.
- Sennomajn voĉojn (IP-numerojn) ni ne akceptos.
- Proponanto nepre subtenu sian propran proponon.
- Ĉiusemajne, la propono kun la plimulto de voĉdonoj (Por minus kontraŭ) gajnas. Se kandidatoj havas egalajn nombrojn, tiel la plej frua propono gajnas.
- Ĉiusemajne, se propono ne ricevas minimume unu voĉdonon dum la antaŭaj kvar semajnoj, ĝi devas esti dislistigata. Oni povas relistigi ĝin, tamen.
[redaktu] Nesukcesaj kandidatoj
En la voĉdono por la artikolo de la semajno, ekzistas regulo, ke post tri semajnoj da nesukcesa kandidatiĝo, kandidato estu forigita (eble kun la escepto ke oni ne forigu iun kandidaton kiam ĝi tiutempe havas la plej multajn voĉojn). Ĉu ni havu similan regulon ĉi tie? Marcos 14:33, 14. Nov 2005 (UTC)
[redaktu] Mia foresto (Le Hibou 00:31, 28. Dec 2005 (UTC))
Dimanĉe, plejofte, estas mi kiu kalkulas la voĉojn, kaj ŝanĝas la ŝablonojn ktp. Tamen, ekde la 28-a de decembro ĝis la 9-a de januaro mi ne povas fari ĝin, ĉar mi vojaĝos al Anglio por la Novjara Festo. Mi esperas ke iu libervolulo aperos! La tasko ne estas malfacila. Feliĉan novjaron al ĉiuj kunlaborantoj deziras Simon (Le Hibou 00:31, 28. Dec 2005 (UTC))