Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Kruco (ludo) - Vikipedio

Kruco (ludo)

El Vikipedio

Ludo > Tabulludo


N.B. por KRUCO kiel mortigilo vidu Krucumado
por simbola uzo de KRUCO rilate kristanismon vidu Kristana kruco.

ORIGINALA NOMO: Cross.
KREINTO: Justin Love.
UNUA ELDONO: artikolo verkita de Kerry Handscomb en numero 6 de la kanada revuo 'Abstract Games', kadre de '8x8 Game Design Competition'.http://www.abstractgamesmagazine.com
LUDANTOJ: 2.
MATERIALO: 8x8a ludtabulo. Po 16 ludpecoj ĉiu ludanto, blankaj kaj nigraj. Ili estu iomete pli malgrandaj ol tiuj de Damoj, ĉar eblas ludi jen sur la intersekcojn de 4 fakoj, jen sur la fakojn mem.

Eka pozicio videblas per bildo 1.

Dosiero:Cross_1.png

MOVOJ

Nigrulo komencu kaj de tiam ludantoj alternu siajn vicojn. Ĉiuvice, ĉiu ludando movu unu el siaj ludpecoj kaj poste forigu el la ludtabulo iun ajn kaptitan ludpecon. La vorto 'kaptita' eble ne estus la plej konvena, ĉar kelkaj eĉ la plimulto el la kaptitaj ludpecoj povas esti propraj. Ludpeco sur intersekco inter 4 fakojn 'gardas' tiujn 4 fakojn.

  • Ludpeco kuŝanta komence de vico sur fako povos moviĝi per unu el la jenaj manieroj:
    • Moviĝi ortogonale ĝis apuda malplena fako.
    • Moviĝi rekte laŭ ortogonala direkto super iu ajn kvanto de propraj ludpecoj aŭ super malplenaj fakoj gardataj de propraj ludpecoj. Ludpeco haltu sur la unua malplena fako ne gardata de la ludanto. Krome, ludpeco ne povas salti malamikajn ludpecojn. Ludpeco ne devas moviĝi kiel eble plej ĝi povas.

Per la supra parto de la bildo 2 la nigra ludpeco sur la dekstra bordo povas moviĝi 7 fakojn maldekstren, rezultante la pozicion montratan per la suba parto de la bildo 2. Tiu ludpeco povus halti sur iu ajn el la 4 malplenaj fakoj laŭlonge sia vojo.

Dosiero:Cross_2.png

    • Moviĝi ĝis unu el la 4 intersekcoj de tiu fako, kie ĝi kuŝas, kondiĉe ke tiu intersekco estu malplena. Tamen, ludpeco ne povos fari tian movon, se moviĝinte tien, ambaŭ ludantoj gardas la saman fakon.
    • Estas malpermesate ludi sur iun ajn ludtabulan bordon.
  • Ludpeco kuŝanta komence de vico sur intersekco povos moviĝi per unu el la jenaj manieroj:
    • Iri en unu fakon el la 4 gardataj de ĝi.
    • 'Dividiĝi': oni plenigu ĉiujn fakojn gardatajn de ĝi per ludpeco antaŭe forigita el la tabulo pro kapto. Ludanto plenigu tiom da fakoj gardataj kiom eble, po unu kaptita ludpeco sur ĉiu fako. Se ludanto ne posedus sufiĉajn kaptitajn ludpecojn, devus elekti kiujn fakojn plenigi.

Farinte tion, oni forigu la 'dividitan' ludpecon.

KAPTOJ

Oni forigu ĉiujn ludpecojn partoprenantajn en la jenaj figuroj:

  • Ludpeco kuŝanta sur fako kiu minimume havas 2 el siaj kvar intersekcoj okupataj de malamikaj ludpecoj. Bildo 3-A.
  • Ludpeco kuŝanta sur intersekco kiu havas minimume 2 el siaj kvar gardataj fakoj okupataj de malamikaj ludpecoj. Bildo 3-B.
  • Kruco konsistanta ĉiam el 5 ludpecoj kuŝantaj sur fakoj: unu ludpeco centra kaj la ceteraj 4 kuŝantaj sur la 4 ortogonale apudaj fakoj. Ne gravas al kiu apartenas tiuj ĉi 5 ludpecoj. Bildo 3-C

Rigardu bildon 3. Oni forigu ĉiujn ludpecojn tie montratajn, escepte tiun blankan sur la suba dekstra angulo. Kvankam tiu ĉi ludpeco kuŝas sur intersekco, ĝi ne apartenas al la kaptanta formacio konsistanta el unu blanka ludpeco kaj aliaj 3 nigraj ĉirkaŭ ĝi.

Dosiero:Cross_3.png

Iam eblas okazi, ke unu simpla movo kreas pli ol unu kaptanta formacio. Plejofte tio okazas pere de du krucoj interplektitaj. Ĉikaze, ludanto difinu la ordon de la kaptoj.

Venkos tiu, kiu unue movu unu el siaj ludpecoj ĝis la plej malproksima horizontalo, kondiĉe ke li/ŝi ne estu kaptata en la sekvanta movo.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com