Kosmano
El Vikipedio
Kosmano (Cosman) estas internacia planlingvo kreita en 1927 de H. Milner en Ĉeĥoslovakio. Ĝi estas paninternacia projekto kun elementoj el ne-eŭropaj lingvoj, malgraŭ tio, ĝi havas surpraĵan simileton al Ido. Estas unu el "kosmaj planligvoj".
Ekzemplo: Esperanto ut i lingue con crueli misfones e defectes nullim can conquer el munde.
Traduko: Esperanto kiu estas lingvo kun kruelaj misvortoj kaj difektoj nenie povas konkeri la mondon.
Unuaj versoj de patro nia: Nor Pater, so du in ciel, benedi' et sey tu nam. Tu regia veney, tu vole fiey, as in cosme sic as po terr.
Milner, la aŭtoro de la lingvo, poste aliĝis al Occidental.
La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.1 “1927” MIL de Biblioteko Butler.
Ĉi tiu artikolo pri "Kosmano" ankoraŭ estas ĝermo pri lingva temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.