Kolombfalko
El Vikipedio
Zoologio > Vertebruloj > birdo> Falko >Kolombfalko
Grizaj kappinto, dorso, flugiloj kaj vosto. Makulataj ruĝbrunaj nuko kaj subparto, blanka mentono. La ino estas pli bruna ol griza.
Longeco 25-30 cm Enverguro 60-65 cm
La pli eta falko videbla en Eŭropo.
Ofte ĝi flugas grundtanĝante por surprizi birdetojn kaj poste postflugi ilin.
Kolombfalko nestas sur grundo, demetante kvar ovojn en majo.
Ĝi nestas en Skandinavio, Rusio, Siberio, Kanado kaj migras por pasi vintron en Okcidenta Eŭropo, Centrazio, Usono kaj Centrameriko. Birdoj de Islando kaj Britio ne migras.