Kinino
El Vikipedio
Kinino estas alkaloido eltirebla el la planto kinkono. La kemia formulo estas C 20H 24 N 2 O 2.
Ĝi estis malkovrita en 1820 far Pierre Joseph Pelletier kaj Joseph Bienaimé Caventou. Ili dispartigis blankan kristalan, malfacile solveblan pulvoron. Ĝi estas amara.
Kinino efikas kiel sendolorigilo kaj senfibrigilo. Pli frue ĝi estis uzata kontraŭ malario.
Ĝi estas depende de la dozo toksa aŭ kaŭzas okaze de ofta enpreno alergion. La tokseco baziĝas sur obstaklo de DNA-sintezo kaj sur malhelpo de enzimfunkciado de la hista spirado.
La trodozigo povas kaŭzi kapturniĝon, kapdoloron, orelzumadon, surdecon kaj ekblindiĝon. La toksa dozo estas ĉ. 8-10 g da kinino. La morto okazas pro centra paraliziĝo de la spirado.
Kinino fluoreskas dum lumigo per UV-lumo.