Kavernoj Na Pomezí
El Vikipedio
Kavernoj Na Pomezí estas sistemo plejparte de fendaĵaj, diversloke tre altaj koridoroj kaj katedraloj kun suma longeco ĉirkaŭ 1 km kaj deniveligo 47 m. Ĝi kreas du etaĝojn, kiuj estas ligataj al tektonika fendaĵo en grandega masivo de pure blankaj kristalaj devonaj kalkŝtonoj. Dank‘ al la pura kalkŝtono la kavernoj havas proporcie riĉan karstan ornamaĵaron de la plej diversaj formoj.
Ĉefaj spacoj de la kavernoj estas Glacia katedralo, nomita laŭ blankecaj sintroj, katedralo Ĉe ŝtonego kun ŝtondigoj kaj lagetoj kun kavernaj perloj. Romia banloko, Blanka katedralo kun kolonetstalagmitoj kun telerforme plilarĝiĝintaj pintoj kaj 13 m alta Reĝa katedralo kun ĥaose grupiĝintaj ruiniĝintaj ŝtonegoj kaj bela karsta ornamaĵaro.
La kavernoj estis malkovritaj en la jaro 1936 en hodiaŭ jam forlasita minejo por kalkŝtono kaj marmoro, sed baldaŭ ili fariĝis forgesitaj. Nur post la dua mondmilito lokaj loĝantoj malkovris ilin kaj iom post iom ili aperis ankaŭ pluajn spacojn de la subtera sistemo. En la jaro 1950 parto de la kavernoj estis malfermita por publiko, sed nur en la jaro 1955 ili estis reguligitaj en hodiaŭa amplekso.
Pojare vizitas la kavernojn 50 – 60 000 homoj. La kavernoj troviĝas sub montpasejo Na Pomezí, 2 km norde de vilaĝo Lipová-lázně, 5 km nordokcidente de urbo Jeseník.