Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Karaokeo - Vikipedio

Karaokeo

El Vikipedio

Karaokeo (japane カラオケ) ĝenerale estas kantado, kiam la kantanto vidas antaŭ si sur la ekrano de televidilo aŭ komputila monitoro la kantatan tekston, kaj samtempe sonas la muziko. Estas tre oportune uzi tion por instrui kaŭ (=kaj/aŭ) interŝanĝi kantojn, aŭ almenaŭ por amuziĝi. Por krei komputilan karaokean dosieron, oni bezonas, unue, la kantotekston, kaj due, muzikan dosieron.

Enhavo

[redaktu] Karaokeo en Esperanto

En Esperanto oni komencis fari en 2001 dosierojn kun la sufiksoj ".kar" kaj ".st3", en kiuj la kantotekstoj estas sinkronigitaj helpe de speciala programo kun MIDI-muziko. Krome, en oktobro 2003 aperis la unuaj karaokeaj dosieroj, kiuj estas bazitaj ne sur MIDI-dosieroj, sed sur MP3-dosieroj.


[redaktu] Teĥniko

Avantaĝoj de la unua, MIDI-a tipo de la karaokeaj dosieroj estas tio, ke ili estas malgrandaj (kutime ne pli ol kelkdek-kilobajtaj), facile ŝuteblaj interrete kaŭ sendeblaj retpoŝte. Dum sonas la dosiero, la voĉa partio povas esti laŭdezire ŝaltita aŭ malŝaltita. La MIDI-dosieroj estas facile redakteblaj per specialaj programoj. Krome, la sinkronigo en MIDI-karaokeaj dosieroj povas esti farita perfekte precize, ĉar la programo kontraŭstarigas silabojn de teksto, farita en speciala formato, al la koncernaj muziknotoj. (En la MP3-karaokeaj dosieroj oni faras la sinkronigon permane, aŭskultante la muzikon kaj klakante musbutonon aŭ iun klavon konforme al la melodio). Tamen la muziko en MIDI-dosieroj ne estas registrita. Ĝin sintezas la sonkarto de la komputilo laŭ komandoj, kiuj priskribas: kiun melodion sonigi; kiel akompani ĝin; per kiuj muzikiloj fari tion; kun kioma laŭteco kaj rapideco tio sonu; kie devas troviĝi la sonoj en la stereofona panoramo; ĉu tiuj parametroj estu konstantaj aŭ ŝanĝiĝu en iuj lokoj de la muzikaĵo. Profesiuloj asertas, ke MIDI-dosieroj povas soni pli bone ol k-diskoj. Sed por atingi tion oni devas havi laŭeble plej bonan sonkarton, kiu povas esti tre multekosta. Kaj muzikiloj, kiujn midie imitas ĉipaj sonkartoj, povas soni tute nerekoneble.

La karaokeaj dosieroj de la dua tipo estas preskaŭ samgrandaj, kiel la uzitaj por ili MP3-dosieroj (kutime kelkmegabajtaj) kaj sufiĉe pezaj por uzi interrete. Tamen ilia gravega avantaĝo estas, ke ili sonas same bone sendepende de la sonkarto. Samkiel en la tuta mondo, tiuj dosieroj en la esperanta mondo ŝajnas esti tre perspektivaj.

Grava obstaklo por disvastiĝo de MP3-karaokeaj dosieroj estas tio, ke por krei ilin oni bezonas MP3-dosierojn sen la voĉpartio. Krei tian dosieron eblas en sonstudio, kie estis registrita la kanto, mutigante la voĉan kanalon, eventuale aldonante anstataŭ ĝi la melodion, kiun plenumas iu muzikilo, kaj registrante la rezultan muzikaĵon denove. Tiaj registraĵoj elŝuteblas el la reto MP3-formate, tamen ili dume ne multas aŭ relative multe pli ofte ol MIDI-dosieroj estas pagendaj.

Alia ebleco akiri senvoĉan MP3-dosieron uzeblan por karaokeo estas forigi la voĉan partion per speciala kromprogramo.

La kromprogramo havas du variantojn: por WinAmp kaj por DirectX. La unua varianto ebligas nur aŭskulti MP3-dosierojn per WinAmp senvoĉe, eventuale kunkantante. La dua aperigas novan komandon en la menuo de programoj traktantaj .wav- kaŭ MP3-dosierojn (ekzemple, Sound Forge), ebligante forigi la voĉon, aŭskulti la rezulton kaj laŭdezire savi ĝin kiel apartan dosieron. Por forigi la voĉon la programo supozas, ke ĝi troviĝas, kiel tio ofte okazas, precize en la mezo de la stereopanoramo (monofoniajn dosierojn ĝi ne efikas). Ĝi forigas el ambaŭ kanaloj ĉion, kio en ili samas. Sekve, ĝi povas, unuaokaze, ne forigi la voĉon aŭ forigi ĝin ne plene, se ĝi ne estas precize en la mezo. Duaokaze, forigi iujn muzikilojn krom la voĉo, se ankaŭ ili troviĝas en la mezo. La kvalito de la rezulta sondosiero ofte taŭgas por amatora kunkantado, kaj foj-foje eĉ por pli serioza celo.

Tria ebleco akiri senvoĉan MP3-dosieron estas uzi MIDI-dosieron: sonigi ĝin, samtempe registri WAV-formate kaj poste konverti al la MP3-a formo. Okaze de ne tre altnivela sonkarto eblas uzi programon, imitantan multekostan sintezilon: la sonoj de ĉiuj muzikiloj en MIDI-dosieroj dank' al tio povas esti multe pli bonaj.

[redaktu] Eksteraj ligoj

[redaktu] Programoj por krei karaokeajn dosierojn


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com