Kaprimulgedoj
El Vikipedio
Kaprimulgedoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
Genroj | ||||||||||||||||||
{{{Genroj}}} |
Kaprimulgedoj estas mezgrandaj noktaj birdoj kiuj posedas longajn flugilojn, mallongajn krurojn kaj mallongajn bekojn kaj kiuj kutime nestas surplanke. Kaprimulgedoj estas nomataj laŭ tradicia miskredaĵo, ke ili kapablas suĉi lakton el kaprinoj.
Kaprimulgedoj troviĝas ĉie tutmonde. Ili aktivas vespere (ĉefe je la sunsubiro), nokto aŭ frumateno. Ili manĝas tineojn kaj aliajn larĝajn insektojn. Krom kaprimulgoj tiu familio enhavas aliajn nomojn kiel almozuloj (ĉar la kanto ŝajnas petploro) aŭ noktofalko (pro ĝia nokta ĉasado).
Ili havas etajn krurojn (neutilaj por marŝado) kaj longajn flugilojn (kiuj permesas akrobatan flugadon). La milda plumaro estas kamufla; tiel ili ŝajnas arboŝelo aŭ folioj. Kelkaj specioj kuŝas ne tra la branĉoj de la arboj, kiel la plej parto de la birdoj, sed laŭlonge. Tiel ili nevideblas dumtage ĉar aspektas kvazaŭ sekaj branĉoj. Tamen tiu preskaŭ perfekta kamuflado paradokse endanĝerigas kaprimulgojn, ĉar ili laŭinstinkte kiam estas for de ĝia kamufla medio, ekzemple sur ŝoseoj sentas, ke neniu vidas ĝin kaj tiel nenial estas en danĝero. Je ĝia preferata sunsubira horo giaj brilaj okuloj estas videblaj el centoj da metroj kontraŭ la aŭto-lumoj, la ŝoforo povas haltigi la aŭton eĉ je unu metro de la birdo kaj ĝi ne forflugos kvazaŭ neniu povas vidi ĝin. Se oni malfermas la pordoj aŭ oni daŭrigas la vojon ĝi forflugos laŭ ĝia moro. Tamen la plej granda parto de la ŝoforoj ne haltas la aŭtojn kaj multaj birdoj pereas pro ilia fido je kamuflo sen scii, ke ebenega unukolora ŝoseo ne samas al ĝia multkolora bruna medio.
La komuna falenoptilo aŭ almozulo (Phalaenoptilus nuttallii) estas la ununura birdo kiu suferas ian vintro-dormon, ĉar mallertiĝas kaj malvarmiĝas dum semajnoj aŭ monatoj.
Kaprimulgedoj demetas unu aŭ du makulitajn ovojn rekte surplanke.
[redaktu] Ordigo
Tradicie tiu kaprimulgeda familio estis dividataj en du subfamilioj: Kordeiledoj, amerikaj noktofalkoj, kun 9 specioj kaj Kaprimulgoj kun pli ol 70 tutmondaj specioj. Ambaŭ subfamilioj similas, sed kaprimulgoj havas ĉebuŝajn harplumojn, pli longajn bekojn kaj pli mildan plumaron. Malgraŭ la diferencoj inter tiuj du subfamilioj, la lastaj studoj pri DNA pruvis, ke estas pli gravaj diferencoj inter komunaj kaprimulgoj kaj kunorelaj kaprimulgoj kiuj formus novan subfamilion Eŭrostopodedoj.
[redaktu] Kelkaj specioj
- Eŭropa, Eŭropazia aŭ simple kaprimulgo (Caprimulgus europaeus). Vidu ĝin.
- Ĝangala kaprimulgo (Caprimulgus indicus) vivas en sudorienta Azio (ekde Barato al Manĉurio), havas la makulojn ĉe la pinto de la flugiloj, vosto kaj kolo pli videblajn kaj blankajn. Ĝia plumaro estas pli bruna ol tiu de aliaj kaprimulgoj.
- Ruĝkola kaprimulgo (Caprimulgus ruficollis) vivas en suda Iberia Duoninsulo kaj Magrebio ĝis Niĝerio, malofte videblis en Francio). Ĝia plumaro estas pli flava ol tiu de la eŭropa kaprimulgo. Estas sufiĉe videblaj la blankaj makuloj ĉe kolo kaj subokulaj.
- Makulvosta kaprimulgo (Caprimulgus maculicaudus) vivas ekde Meksikio ĝis Brazilo.
- Malagasa kaprimulgo (Caprimulgus madagascariensis) kiel dirite vivas en Madagaskaro kaj insularo Sejŝeloj. Ĝi montras grandan ruĝan makulon ĉirkaŭ ĉiu okulo.
[redaktu] Eksterordinara kazo
Multo el la problemoj ordigi kaprimulgojn devenas de la trokvanto da specioj, la malfacileco vidi ilin, se kamuflitaj, kaj la tutmonda disiĝo tra tutmondaj tropikaj zonoj.
Eksterordinara kazo estas tiu de la neĉisara kaprimulgo (Caprimulgus solala), neniam vidita antaŭ la fino de la 20a jarcento kaj nomita neĉisara ĉar oni trovis en tiu etiopa regiono en la antaŭa parto de kamiono nur unu flugilon. La posta analizado de tiu flugilo pruvis, ke tiu kaprimulgo estas pli longa je kelkaj cmj ol la aliaj kaprimulgoj.
Kvankam relative ofte aperas novaj birdaj specioj (46 dum la 1980aj jaroj laŭ BirdLife International [Porbirda internacia asocio]) tute malofte oni povas trovi novan birdan speciojn per nur unu flugilo. En la 1930aj jaroj oni priskribis la kongan pavon nur per kelkaj plumoj trovitaj kiel ornamo en ĉasista ĉapelo.