Kalkulo
El Vikipedio
Matematiko > Kalkulo
Kalkulo estas matematika aŭ logika formala sistemo. Ĝi estis malkovrita en 17-a jarcento de Newton kaj Leibniz kaj uzis infinitezimajn kvantojn por determini tangenton de kurboj aŭ por faciligi kalkulon de longoj kaj areoj de la kurbaj figuroj. Tiuj operacioj estas inversaj (vidu Fundamenta teoremo de kalkulo). Newton nomis ilin "flukso" kaj "fluento", kiuj respondas al la modernaj terminoj - derivaĵo kaj integralo. Ĉe Leibniz ili estis nomitaj "diferenco" kaj "sumo".
En multaj ne-anglaj lingvoj oni nomas kalkulon "analitiko".
Enkondukaj kursoj de kalkulo ĝenerale inkluzivas la studon de logaritmoj, eksponencialaj funkcioj, trigonometriaj funkcioj kaj transcendentaj funkcioj.
Gravaj kalkultemoj inkluzivas:
- Diferenciala kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu sin bazas sur la nocioj diferencialo kaj derivaĵo, kaj okupiĝas pri solvado de diferencialaj ekvacioj.
- Infinitezima kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu entenas la diferencialan kaj integralan kalkulojn, kaj pritraktas la infinitezimojn.
- Integrala kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri kalkulado de integraloj kaj malderivaĵoj, kaj pri solvado de diferencialaj ekvacioj.
- Probablokalkulo - Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri modeligo de hazardo.
- Fundamenta teoremo de infinitizema kalkulo - Teoremo kiu diras ke diferencialo kaj integralo estas inversaj.
Aliaj teorio inkluzivas: Bulea Kalkulo, Propozicia Kalkulo; Lambdokalkulo, Predikatkalkulo.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Bazaj kalkulaj ekvacioj kaj formuloj
- Kalkulo kun polinomoj
- Listo de kalkulaj temoj
- Multvariebla kalkulo
- Nenorma analitiko