Jurij Fedkoviĉ
El Vikipedio
Fedkoviĉ Jurij Osip ukraine Юрій Федькович (1834-1888) - fama verkisto, romantika poeto, antaŭulo de ukraina nacia renaskiĝo en Bukovino. Laboris en Moldavio, servis en armeo. Poste estis lerneja inspektoro, teatra redaktoro en Lvivo, redaktis ukrainan gazeton en Ĉernivco, kie li mortis.
Ekverkis germane, sed poste, pro la influo de Taras Ŝevĉenkoa verkado, transiris al la ukraina, aŭtoris poemojn, novelojn, dramojn. Ofte oni nomis lin kiel "bukovina najtingalo". Tradukis de la angla, germana, rusa. Por Ukraina antologio lian rakonton "Safat Ziniĉ" esperantigis Viktor Jaskovec.
Lian nomon honore portas Ĉernivca Universitato. En 2004 okaze de lia 170-jariĝo Nacia Banko de Ukrainio emisiis moneron kun lia portreto (vidu la foton).