Josef Kavka
El Vikipedio
Josef KAVKA, (*25-a de aprilo 1922), ĉeĥo, sciencisto-geologo, d-ro de la natursciencoj, kandidato de la teĥnikaj sciencoj, specialiĝinta al petrologio (scienco pri rokaĵoj). Neniam li forgesis ankaŭ en siaj nacilingve skribitaj verkoj aludi la rolon de Esperanto por la koncerna esploro. Ĝis 1990 li publikigis 230 verkojn, plejparte sciencnivelajn, sed ankaŭ popularsciencajn artikolojn aŭ verkojn pri la lingvaj demandoj de Esperanto. Li tradukis mapojn por la Poŝatlaso de la mondo (1971) eldonita fare de Kartografie. Inter 1961 kaj 1973 li plenumis la taskon de landa delegito de ISAE, en 1965 li fondis Geologian Sekcion de ISAE kaj la periodaĵon Geologio Internacia, kiun li redaktis ekde la 1-a (1967) ĝis la 8-a volumo (1990). La 9-a GI-volumo estas aperinta sub lia redakto, kiel faka SR-kajero fine de 2001. Dum la jaroj 1971 ĝis 1980 ĝenerala sekretario de ISAE, ekde 1978 ĝis 1987 li tre altnivele redaktis la organon de ISAE Scienca Revuo kiel ĉefredaktoro, kaj ekde 1988 ĝis nun kiel kunredaktoro.