Jindřich Ondráček
El Vikipedio
Jindřich ONDRÁČEK (naskiĝis la 19-an de aprilo 1935) estas ĉeĥa esperantisto, honora membro de ĈEA.
Samideano Jindra Ondráček unuafoje kontaktis Esperanton en la jaro 1953 en Plzeň, kie li vizitadis Esperanto-kurson gvidatan de la fama ĉeĥa esperantisto Rudolf Burda. En tiu jaro li ankaŭ aniĝis en la Esperanta Klubo de Plzeň.
Ekde la jaro 1955 li estas senĉese ĝis hodiaŭ membro de la Esperanta Klubo en Praha. Li funkciis, ekde sia aniĝo, preskaŭ en ĉiuj komitatoj de la Klubo. Ties prezidanto estis en la jaroj 1965 – 1966 kaj 1979 – 1984, kasisto de la Klubo estas de la jaro 1997 ĝis hodiaŭ.
Li aktive laboris ankaŭ sur la kultura kampo Esperanta, nome li estis membro de siatempe famekonata Verda Ĉaro de Julio Baghy. Ĉi tiu grupo ĝis nun havas gravan lokon en la historio de Esperanto-movado.
En la jaro 1999 li estis elektita por la Komitato de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj tie li funkcias ĝis nun kiel kasisto. Ekde la jaro 1978 li estas dumviva membro de ĈEA (kategorio F). S-ano Ondráček povas prave fieri pri tio, ke li ekde sia unua kontakto kun Esperanto senĉese, sen ajna interrompo, aktive kaj sindone laboras por ĝi en diversaj sferoj de la Movado. Li apartenas al la homoj, kiuj per sia sindona kaj persista laboro helpis kaj helpas al nia Movado superi eĉ malfacilajn tempojn.