Jiří Laube
El Vikipedio
Jiří LAUBE (1923) estas ĉeĥa esperantisto kaj multjara aktivisto de scienc-teknika sekcio. En 1942 li abiturientiĝis. Post la milito li en-skribiĝis en la universitaton, sed en la jaro 1948 li estis el la studado eligita pro sia malkontento pri komunisma ŝtatpotenco. Pro ĝi li estis en kvin-dekaj jaroj areste punita, post elares-tigo li laboris kiel laboristo. En la movado li ekaktiviĝis en 1970 membriĝinte al ĈEA.
Li fondis la Esperanto-klubon en la urbo Roudnice, kie li loĝas. Al liaj ĉefaj intereskampoj en la movado apartenas religia agado - aparte la ekumenia penado - kaj organiza kaj faka laboro en scienco kaj tekniko. Dudek jarojn li plenumis funkcion de sekretario de scienc-teknika sekcio de ĈEA. En tiu periodo la sekcio atingis bonajn rezultojn kaj realigis altnivelajn fa-kajn seminariojn, kunsidojn kaj renkontiĝojn. J. Laube ankaŭ instigis aperon de kelkaj fakaj eldonaĵoj. Notindas ankaŭ liaj klopodoj utiligi Esperanton en internaciaj interurbaj kontaktoj kaj ankaŭ en diversaj neesperantistaj movadoj en Ĉeĥio.