Jaromír Canibal
El Vikipedio
Jaromír Canibal (naskiĝis la 19-an de decembro 1947) estas ĉeĥa esperantisto.
Laŭ profesio li estas kuracisto.
En Esperantujo li dediĉas sin al ŝako. Dum certa tempo li estis prezidanto de Esperanta Ŝak-Ligo Internacia (EŜLI) kaj redaktoro de ĝia organo Esperanta Ŝako.
Kun Bernhard Fabet li verkis artikolon Esperanto kaj ŝako ("Esperanta Ŝako", 3/1993), en kiu ili priskribis la historion de la faka organizo.