Jan Nejedlý
El Vikipedio
Jan NEJEDLÝ (naskiĝis la 23-an de aprilo 1776 en Žebrák - mortis la 31-an de decembro 1834 en Praha) estis dua profesoro de la ĉeĥa lingvo ĉe la Praga universitato post František Martin Pelcl, tradukisto, gramatikisto, frato de poeto Vojtěch Nejedlý.
Li aŭskultis prelegojn pri la literaturoj franca, angla, germana, antikva greka kaj antikva ĉeĥa, verkis gramatikojn, ĉeĥajn-germanajn konversaciojn, kontribuis al gazetaro per poemoj.
Pli gravaj estas liaj tradukoj, kiuj montris, ke la tiama ĉeĥa lingvo estis nesufiĉa por esprimi ĉiujn nuancojn de la originaloj. Tio provokis disvolvadon kaj riĉigadon de la lingvo.