Jan Řepa
El Vikipedio
Jan ŘEPA <Fidel> (naskiĝis la 14-an de majo1944) estas ĉeĥa esperantisto, aktivulo en Netolice, ekskomitatano de ĈEA, konata pro sia humuro, multjara laboranto kun infanoj.
Li gvidis infanrondetojn, kun kiuj li vizitadis Someran Esperanto-Tendaron en Lančov kaj inter kiuj elkreskis kiel esperantistoj ankaŭ liaj du filoj, el kiuj la pli juna, Bohumil, nun daŭrigas la laboron.
Jan Řepa estas ankaŭ entuziasma amatora aktoro en loka amatora teatro-grupo (ĉeĥlingva) en Netolice, kiu prezentas siajn spektaklojn en la ĝardena korto de kastelo Kratochvíle.