Ivo Železný
El Vikipedio
Ivo ŽELEZNÝ (naskiĝis la 7-an de junio 1950) estas ĉeĥa eldonisto kaj tradukisto el la sveda kaj finna, ankaŭ esperantisto.
Jam dum totalismo li laboris en Esperanto-junularo de ĈEA, eldonadis Starton kaj E-librojn (Čapek), kvankam lia nomo ne povis tie aperi; en 1991 li presis por UEA Metodikon de E-instruado de Rudolf Rakuša.
Nun li estas la plej granda libro-eldonisto en Ĉeĥio.