Hindia otido
El Vikipedio
Hindia otido | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Ardeotis nigriceps
Vigors 1831 |
La Hindia otido (Ardeotis nigriceps) estas birdo el la familio de Otidedoj kiuj troviĝas en Barato -ĉefe en okcidenta parto- kaj eble en Pakistano.
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
Estas granda birdo - 122 cm la masklo kaj 92 cm la femalo; tiu pezas ĉ. 18 kg-, bruna dorse kaj blanka ĝenerale kaj ĉefe sube, sed en tiu otido ambaŭ koloroj estas pli puraj kaj videblaj ol en aliaj samfamilianoj. Krome ili havas nigrajn kreston kaj antaŭajn pintoflugilojn.
Ambaŭ seksoj estas similaspektaj sed maskloj havas pli grandan kreston kaj larĝan nigran strion trabruste.
[redaktu] Bredado
Nestoj troviĝas surplanke kaj maskloj ne partoprenas kovadon aŭ zorgadon. Ununura ovo estas demetata de la ino. La idoj restas ĉe patrino ĝis la venonta bredosezono.
[redaktu] Kutimoj
Ili loĝas en sekegaj aŭ sekaj herbajoj. Ili manĝas skarabojn, saltulojn, semojn kaj sekajn fruktojn.
[redaktu] Loĝantaro
La loĝantaro estas supozata ĉ. mapli ol 1,000 birdoj. La ĉefa minaco estas malpliigo de medio. Tiu birdo troviĝas en barataj ŝtatoj Rajastano kaj Madja Pradeŝ. Rifuĝejoj Gatigaon kaj Karera en Madja Pradeŝ havis iam similan loĝantaron sed nuntempe ne tiom en rifuĝejo Karera en Ŝivpuria distrikto. Eta loĝantaro de tiu specio ankoraŭ loĝas ĉe rifuĝejo Nanaj ĉe Solapuro en Maharaŝtra.
[redaktu] Referencoj
- Ŝablono:IUCN2006