Hedonismo
El Vikipedio
Hedonismo (el la greka ηδονή [hedone], "plezuro") estas filozofia ismo, kiu prezentas la plezuro, kiel la celo de la ekzistado. Tamen, ĉiaj plezuroj ne estas hedonismaj, iaj devas esti forpuŝataj por eviti pli ega malplezuro al si mem aŭ al aliulo.
Maksimo de Nicolas de Chamfort resumas la hedonisman idealon:
Ĝui kaj ĝuigi, vundante nek vi mem, nek aliulo, jen, mi pensas, la fundamento de ĉia moralo.
Hedonismo ne estas filozofio centrata je la celeco de sia propra ekzistado. Multe da hedonistaj filozofoj defendis poziciojn : ateismajn aŭ agnostikajn (Epikuro), materialismajn (Demokrito), liberecajn, anarkiismajn (Michel Onfray depostulas l' anarkion, kiel politika maniero de hedonismo).
[redaktu] Historio
La ismo estas asociata, ĉefe dum l' antikveco, al Aristipo el Cireno kaj al la cirenismo, sed ankaŭ al Epikuro, kvankam la difino de la plezuro estas malsama inter tiuj du filozofoj.
Epikuro diris, ke nuntempa ekscesa plezuro devas esti evitata, se ĝi kondukas al estonta doloro. La cirenistoj diris, ke la plezuro ĉiam estas la nuntempa celo de la ago, eĉ se tiu fino estas relativigata kaj tempe ŝanĝas.
Jeremy Bentham, fondinto de la utilismo, komprenis ĝin kiel "hedonisma kalkulo", kiu devis sistemigi la ideo de plezurdozo en la Filebo de Platono. Tiu kalkulo estas unu el la bazoj de la modeladoj en la decidteorio.
John Stuart Mill, kiu adis la utilismo, poste riproĉis al Bentham de ne doni kvalitan hierarkion de la eco de la plezuroj. Sed tia hierarkio irigas el la hedonismo por penetrigi aliajn valorigadojn kaj aliajn finojn (kiel la "vivo bona pri la homo", kiu serĉas valoron de feliĉo plie la plezuroj).
[redaktu] Ankaŭ vidu
- Asketismo
- Deziro
- Epikuranismo
- Eŭdemonismo
- Plezuro
- Michel Onfray
[redaktu] Bibliographie
- Filebo, Platono
- Letero al Menekeo, Epikuro
- La invento de la plezureco, Michel Onfray