Hazardo
El Vikipedio
Hazardo estas imagita supernatura forto, kiun oni rigardas kiel kaŭzon de la okazaĵoj (favoraj aŭ malfavoraj) neantaŭvideblaj kaj sendependaj de nia volo: multajn aferojn oni atribuas al la hazardo (pro neesploro de iliaj veraj kaŭzoj).
Oni ankaŭ povas difini hazardon, kiel la renkontigo de du nedependaj kaŭzaj serioj.
- Ekzemplo : pluvegas ekstere, kaj iom post iom, ia tegolo povas malkroĉiĝi de mia tegmento. Tio estas kaŭza serio.
- Post la pluvo, mi deziras promeni, tio estas ankaŭ kaŭza serio, sed alia.
- Sed, se tiuj du serioj renkontiĝas, mi prenos tegolon sur la kapo, kaj estos hazardo.
Do, la hazardo ekestas, kiam kaŭzaj serioj renkontiĝas en la tempo KAJ en la spaco.
Ĝis la ekesto de la kvantuma fiziko scienco kredis je ne-ekzisto de vera hazardo. La kvantuma fiziko asertas, ke sur mikroskopa nivelo (pri la sorto de partikloj) ekzistas hazarda konduto, kiu efikas al la makroskopa mondo. La fizikisto Albert Einstein, fondinto de la teorio de relativeco, ne akceptis la ekziston de hazardo; kvankam li ne sukcesis prezenti konvinkajn argumentoj kontraŭ ĝi, li stimulis la tiurilatan esploradon.
[redaktu] Legu ankaŭ pri
hazardludo, sorto; fortuno, destino, risko, loto, loterio.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Komplekseco
- Probablaj interpretadoj
- Hazarda nombra naskanto
- Bonŝanco, Ĝojo, Feliĉo
- Informo
- Peĉo
- Serendipo